Wednesday, January 24, 2007

Samtage, aliajn artverkaĵojn...

Post rapida spekteto de valteamaj bildoj, ekstariĝos al vi mia kuzo E1000, kies ŝvitaj kompetencoj igas lin vizaĝgluema ! Observu kaj poste perfekta kaj denovposte tre bela, vera virino! Funkan sojlon kaj vidindan erektantan kastelon finfine!







Reveno al krearto

Jen nova kudraĵo miafare kiu partoprenas en la kolekto de 'pantamallongoj' el mia nova printempa vestaro. Mi esperas ke mia gipsa edzino gxin ŝatas! :-)

Monday, January 08, 2007

'Maglajto'

Maglajto estas unu el la cxefaj iloj de valteamo. Krom troegema energikonsumo, tiu speco de lumigilo estas perfekta kreajxo; oni tre bonvole lumplenigas k cxambrojn k eksterlokojn post sola premo sur la nigra sxaltilo k sursxultrigo laux polica stilo!

Thursday, December 21, 2006

2006 fakte finigxas

Nu, jarfino pli kaj pli proksimigxas al Zaj kaj mi konscias pri la pasinta tuta eventaro... Fakte vizitis in japanamikino, ni kune trairis provencon, pliaj amuzigxoj en Valteamo, reeko de rolludo, nova burger-recepto el ovtorto...



















Monday, December 18, 2006

Mistouflette

Sxi estas karesinda katino, kies noktodormadoj pli kaj pli ofte okazas cxe miaj litkusenoj...
Mi plisagxe neakceptu encxambre tiom sovagxfelan dombeston kaj flegu miajn alergiojn, sed tro agrablas tiel dolcxa kompanio!


Thursday, October 05, 2006


Saluton Parizo!

De sep jaroj mi ne surpasxis vian grundon. Cxio ekas per komitatkunsido en 'Rue de la Cerisaie' tie, kie trovigxas la JEFO-ejo en la IVa kvartalo, kaj dauxras aventure tra strataro, en logxejoj de miaj treamikoj 'Joriso' kaj 'Latina-Lauxra', laux mapo kaj metroindikoj, preter neprecaj monumentoj, ktp. Entute, unu el tiaj neforgeseblaj migradoj de la vivo...