















Cxiuj ja scias ke pastiso (anizlikvoro) ne nur placxas al mediteraneanoj, tamen ni plejcerte trinkemas gxin, multe pli ol aliuloj. Kompreneble, antaux ol aperis 'Ricard' jam de antikvolonge staris anizlikvoroj meze de niaj folklorajxoj. Legendemuloj ecx rakontas, ke Pithéas, greka vojagxanto de la heleneca epoko, estis tiu, kiu unue imagis kvantmezuradon de pastiso!



























