Thursday, October 05, 2006


Malkovrinda urbafisxo!

Antaux ol mi forlasis la francan cxefurbon, mi eltrovis tuthazarde, preter la stacidomo 'Gare de Lyon', tiun cxi bildon kaj tutdevige decidis gxin enblogigi.

Fakte, mi estis tiom surprizita, ke mi senmove staris momentete antaux la fotografio riskante trajnmalkapton! Tiuj kiuj ne konas min ne komprenu erare, ke 'Nikosarko' sxajnas al mi iel ajn admirinda, tamen mi amuzigxis per tia popoleca montro de li, kaj ekpensis unufoje pli, ke politikarto plenas je ideoj monatojn antaux la vocxdonad'!

2 Comments:

Blogger par┼Ło said...

Nia ministro pri internaj aferoj devus tuj enmalliberejigi tiun dangxeran knbacxon :)

9:59 AM  
Anonymous Roots said...

*! rebulution !*

11:46 AM  

Post a Comment

<< Home