Wednesday, September 27, 2006


















Versxu al mi 'flaveton'!

Cxiuj ja scias ke pastiso (anizlikvoro) ne nur placxas al mediteraneanoj, tamen ni plejcerte trinkemas gxin, multe pli ol aliuloj. Kompreneble, antaux ol aperis 'Ricard' jam de antikvolonge staris anizlikvoroj meze de niaj folklorajxoj. Legendemuloj ecx rakontas, ke Pithéas, greka vojagxanto de la heleneca epoko, estis tiu, kiu unue imagis kvantmezuradon de pastiso!

Tuesday, September 26, 2006

Onklonaskigxdatreven'!

Fakte, Onklo 28-jaragxis hieraux kaj tio konsciigis min pri flupasemo de la temp', ke plu alproksimigxas tiam, kiam ni cxiuj 'malnovigxos' senverkinte egan pagxon en nia epoko... Krom tia maltrankvila ideo, kia agrabla festumado!

Onklo donacitas interalie belan 'vitrografion' pri Novjorka 'malaktuala' pejzagxo...


Wednesday, September 20, 2006


Pasinta somero...


Ho ve! "Batman!" Tro da bildbitoj mi lasis en al komputil'! Kia fika fatraso! Ek, Onklo! Helpu min ! Tuj ekregu la masxinon kaj eltrovu por ni la tutan supron el la bedauxrinde pasinta somero! Bonan spektadon!...





Tereneco.

Post la urbo staras
la cxirkauxlando,
nekredebla
diverseco
el vojoj,
tra sxtonsekaj
pejzagxoj.










En tiuj lokoj vojante
per auxto, biciklo,
ecx nudkurante,
oni sentas la
naturan movon.


Mi tre memoras, en auxto de Onklo,
sxvebanta inter koloroj de sunsubiro kaj
sono de muzikaparat', iamajn momentojn,
kies nostalgio farigxas kiel kantado de
Suzan-Vego aux frapbruo

de kiel eble plej antikva trib-drumo.



Zaj' provenca.

Temas pri Cezan-fama urbo cxu plena je studentoj vintre cxu sturmata de turistoj somere, kaj specife burgxa dum la tuta jar'. Atestas tion la jena Elizvojeska "Cours Mirabeau", kiu unuigas mezepokan kaj modernan partojn de la rubo... pardonu, de la urbo! :-}




Tuesday, September 19, 2006


Vriiincx'

Imaga barono de la "Keryé-bunkro" apud Zajo, li estas la revemulo, la kultur-sxirmisto de la Valteamo.
-Fizike: Li malaltas, "ne tiom, tamen suficxe!" Longhara, li ofte art-razas sian mentonbarbon kaj tre sxatas adorni sin per memfaritaj modvestajxoj.
-Profesie: Li estas la dubemulo, pri la vojo elektota, studinta arkeologion, grafikartojn, ktp.
-Agado: Li estas la esperantisto de la grupo, li estas la rolludestro, li fine estas la artisto, cxiam artumanta pri kaj per kion ajn. Kvazaux memstare (sed ne!) li aktive flegas eternan frauxlecon...


Maktvist'.

Karisma, estrema, li bonsituas meze de la grupo, tiu, kiun oni devige rimarkas.
-Fizike: Alta, li havas akran rigardon.
-Profesie: Li aktuale eklaboras kiel dentisto, post longa studado en Marsejo.
-Agado: Li spertis dangxran saltmovon en nagxejo: la "Mak-rando"-n aux "maktvist'"-n. Li ankaux enfosigxis kun sia auxto. Li sxatas svisajn cigarojn, jxazon, punk-rokon, funk-muzikon, kaj amindajn virinojn. Rimaku ke sub virforta sxelo trovigxas korsentema spirito.

Lul, Luloa'

"Roketun' " -oni ankaux kutimas diri por voki lin- estas ega kvietulo cxu pro kanabo cxu pro fido je plejbonkvaliteco de mallongaj paroladoj...
-Fizike: li estas tute hispantipa viro, kiel tiuj, kiujn oni ofte vidas kiam en iberlando; efektive, "Gerahxt", sia patro, devenas el tie.
-Profesio: Post 5 jaroj laborinte en la urba librejo "La Méjane", li postulas valoran sxtatlabor-kontraton.
-Agado: Li elspiras fumcirklojn kaj dormas endome de amikoj. Li emas elparoli akracxajn esprimojn fare de okcitanajxoj kaj perfortemaj vidpunktoj. Fine li kutimas grumbli...
Onklo, Oncxjo.

Li estas la tuta spertulo en la grupo kaj sendube plejmaturas antaux cxiu ajn evento. Tial li ricevis tian kromnomon.

-Fizike: mezalta, nedika kaj vigla, li havas nigrajn harojn kaj hel-brunajn okulojn, kaj art-razitan mentonbarbeton.
-Profesio: li laboras en varejo kaj zorgas pri provizo de farbkoloroj por aeronauxtikaj firmoj.
-Agado: Li tut-terene biciklas kaj veturas. Li kanabumemas sed ne fumas cigaredojn. Li cxiam plenas je ideojn por pligxoji la vivon pro ega felicxemo. Ne eblas fini priskribon sen precizi, ke li aktuale frauxlas, sed ina-flanke li gxenerale tre placxas! Tiu detalo povas atentigi virinojn: ni fakte malkovris, ke li ne nur sxatas blondulinojn...


Rakonto pri teameco...

Jen hejma fajrejo, alvenu tuj kaj cxirkaux gxi sidigxu, kaj auxskultu miajn rilatojn pri 4 frenezemaj frauxloj en la tutsuda urbo Aikso, Akvoseksto, Ekso -plurmaniere oni nomas gxin, tamen laux Valteama slango, temas pri Zajo (Zaï-provence)- kaj multfoje jam tremis la mondo cxirkaux Valteam'!!

Thursday, September 14, 2006

MALHELPU MIN!