Wednesday, January 24, 2007

Samtage, aliajn artverkaĵojn...

Post rapida spekteto de valteamaj bildoj, ekstariĝos al vi mia kuzo E1000, kies ŝvitaj kompetencoj igas lin vizaĝgluema ! Observu kaj poste perfekta kaj denovposte tre bela, vera virino! Funkan sojlon kaj vidindan erektantan kastelon finfine!







Reveno al krearto

Jen nova kudraĵo miafare kiu partoprenas en la kolekto de 'pantamallongoj' el mia nova printempa vestaro. Mi esperas ke mia gipsa edzino gxin ŝatas! :-)

Monday, January 08, 2007

'Maglajto'

Maglajto estas unu el la cxefaj iloj de valteamo. Krom troegema energikonsumo, tiu speco de lumigilo estas perfekta kreajxo; oni tre bonvole lumplenigas k cxambrojn k eksterlokojn post sola premo sur la nigra sxaltilo k sursxultrigo laux polica stilo!

Thursday, December 21, 2006

2006 fakte finigxas

Nu, jarfino pli kaj pli proksimigxas al Zaj kaj mi konscias pri la pasinta tuta eventaro... Fakte vizitis in japanamikino, ni kune trairis provencon, pliaj amuzigxoj en Valteamo, reeko de rolludo, nova burger-recepto el ovtorto...



















Monday, December 18, 2006

Mistouflette

Sxi estas karesinda katino, kies noktodormadoj pli kaj pli ofte okazas cxe miaj litkusenoj...
Mi plisagxe neakceptu encxambre tiom sovagxfelan dombeston kaj flegu miajn alergiojn, sed tro agrablas tiel dolcxa kompanio!


Thursday, October 05, 2006


Saluton Parizo!

De sep jaroj mi ne surpasxis vian grundon. Cxio ekas per komitatkunsido en 'Rue de la Cerisaie' tie, kie trovigxas la JEFO-ejo en la IVa kvartalo, kaj dauxras aventure tra strataro, en logxejoj de miaj treamikoj 'Joriso' kaj 'Latina-Lauxra', laux mapo kaj metroindikoj, preter neprecaj monumentoj, ktp. Entute, unu el tiaj neforgeseblaj migradoj de la vivo...








Divenajxo...

Kio detridekjare plejvidindas en la Tumbejo de Segxopatro? Mi fine povos diri same kiel miloj da aliaj pilgrimintoj, ke mi (cxu tiom inde?) gxin vidis. Atentu pri la diverseco de la donacoj sur tiu foto...












Muzeo 'Guimet'

Kiam akceptantino diris al mi, ke la enirtikedo validas por filmado en la muzeo, mi tuj pretigxis en la muzea kinejo. Tiam alia akceptantino informis, ke la spektado dauxros 3 horojn pli malpli... Mi tuj eliris la kinejon kaj anstataux spektadis la artajxojn, malbedauxrinde!






Tokio-palaco

Plezurige trafeblas ekspozicio de nuntempa arto (kompreneble, pro tia loko) kie ludo inter bruoj de tempo kaj de spektanto alvenigas scenojn tre strangajn, kiel pupa knabo kies martelkapo kelkfoje frapigxas kontrauxmure... Vidinde kaj vivinde!

La centro 'Pompidou'
Mi vizitetis gxin unuafoje kun grava miremo pro du kialoj: unue, cxar temas pri vera neprajxo el Parizo, due cxar ties enaj artajxoj bone kongruas kun ekstera aspekto! Jen eta specimeno:

Malkovrinda urbafisxo!

Antaux ol mi forlasis la francan cxefurbon, mi eltrovis tuthazarde, preter la stacidomo 'Gare de Lyon', tiun cxi bildon kaj tutdevige decidis gxin enblogigi.

Fakte, mi estis tiom surprizita, ke mi senmove staris momentete antaux la fotografio riskante trajnmalkapton! Tiuj kiuj ne konas min ne komprenu erare, ke 'Nikosarko' sxajnas al mi iel ajn admirinda, tamen mi amuzigxis per tia popoleca montro de li, kaj ekpensis unufoje pli, ke politikarto plenas je ideoj monatojn antaux la vocxdonad'!

Wednesday, September 27, 2006


















Versxu al mi 'flaveton'!

Cxiuj ja scias ke pastiso (anizlikvoro) ne nur placxas al mediteraneanoj, tamen ni plejcerte trinkemas gxin, multe pli ol aliuloj. Kompreneble, antaux ol aperis 'Ricard' jam de antikvolonge staris anizlikvoroj meze de niaj folklorajxoj. Legendemuloj ecx rakontas, ke Pithéas, greka vojagxanto de la heleneca epoko, estis tiu, kiu unue imagis kvantmezuradon de pastiso!

Tuesday, September 26, 2006

Onklonaskigxdatreven'!

Fakte, Onklo 28-jaragxis hieraux kaj tio konsciigis min pri flupasemo de la temp', ke plu alproksimigxas tiam, kiam ni cxiuj 'malnovigxos' senverkinte egan pagxon en nia epoko... Krom tia maltrankvila ideo, kia agrabla festumado!

Onklo donacitas interalie belan 'vitrografion' pri Novjorka 'malaktuala' pejzagxo...